Ricevitaj Mesaĝoj kaj Salutvortoj

* * *
Ĉar la argentinaj esperantistoj kongresas nun, mi deziras sendi al ili etan filman saluton.

Ĉion bonan! Kaj sukceson!!

http://www.youtube.com/watch?v=E28qYpjsLqY&feature=youtu.be

Rubén Torres el Kolombio
* * *

Presidencia Roque Sáenz Peña, Chaco, 07-an de oktobro 2013
Al
55-a Argentina Kongreso de Esperanto
Okazonta en urbo Carlos Paz, Córdoba
Saenzpenja Esperanto-Klubo elkore salutas al ĉiuj ĉeestantoj kaj organizantoj de la 55-a Argentina Kongreso de Esperanto okazonta de la 12-a ĝis la 14-a de oktobro 2013 en urbo Carlos Paz.
Kaj deziras plenan kaj sukcesan disvolviĝon de la programo cele al kunfratiĝo kaj efektiviĝo de “unu granda rondo familia”.
Alicia C. Aranda
Nome de SEK
Saenzpenja Esperanto-Klubo
* * *
A los esperantistas argentinos que unidos en una sola voz se reúnen en su congreso para decidir líneas de trabajo y estrategias en aras de continuar defendiendo la obra de Zamenhof, los esperantistas bayameses en  nombre de todos los cubanos les deseamos muchas felicidades y éxitos en su gestión.
Sabemos que el venidero año festejarán el 99 UK y eso es una realidad de que el Esperanto vive en América.
Unidos fraternalmente,  colegas de la patria del Ché, San Martín, Kirchner y de Cristina...
Vivu Esperanto kaj eterna vivo por viaj familianoj.
En nombre de Granma Esperanto -Filio-Kuba.
 R.Cabrera.

* * *
Karaj gefratoj kaj gesamideanoj:

Ni salutas kaj deziras al vi grandan sukceson okaze de via 55-a Nacia Kongreso de Esperanto. Batalu cxiam per la Verda Standardo mane, por la disvastigo de nia internacia lingvo. Ne forgesu ke per tiu cxi armilo ni povas venki iu ajn batalon. Nome de miaj gepatroj María de los Ángeles Gil kaj Francisco Briel, kaj mianome (el Orienta Havano) kaj ankaux de cxiuj esperantistoj el Kubo, ricevu fortegan brakumon.
Kore, 
Fráncel Briel Gil - el Kubo.
* * *
Salutojn kara, okaze de via kongreso. Argentinaj esperantistoj gastigos la delegitojn de la venonta UK. Tio estas samtempe honoro kaj obligo granda por vi.
Cxion bonan, amike Bardhyl Selimi, Tirana, Albanio
* * *
Geestimataj amikoj
elkore mi bondeziras grandan kaj fruktodonan kongreson  sin preparanta gastigi venontjare la 99an Universalan Kongreson. Cxiam antauxen per esperanto tra la tuta mondo. Elkorajn kaj sincerajn salutojn,
Serio Boschin el la urbo Treviso Italio
* * *

Hugo Mora   -   miaumiau@ice.co.cr

El San José, Kostariko, mi prezentas mian plej varman saluton al vi, kongresanoj en via 55-a AK. Mi esperantigxis en 1953, danke al la vizito de Tibor Sekelj, kiu instruis E-kurseton. Poste mi atingis diplomon per koresponda kurso gvidita el Argentina Esperanto-Ligo; gxin subskribis Jorge Hess, Zulema Martín kaj Margarita Alcántara en Rosario, la 8-an de julio 1956, diplomo n-o 1107. Memore al ili, mi jam aligxis al via 99-a UK...!
* * *
Saluton karaj  argentinaj gesamideanoj! 
Okaze de via 55-AKE  “Argentina Kongreso de Esperanto” 
Nome de la kostarika esperantistaro  mi  gratulas vin kaj deziras fruktodonan konkreson kaj cion bonan.
Ni esperas renkontigi kun vi venontjare en la 99-a UK en Bonaero.
Kore
Guido Hernández Marín
Kostariko

* * *
Saluton, jen eta salutmesaĝo:

Mi deziras al vi sukcesan kaj fruktedonan kongreson en Villa Carlos Paz. La argentina movado en la venonta jaro alfrontos gravan taskon kaj mi forte esperas, ke multaj entuziasmaj argentinaj Esperanto-parolantoj forte laboros por la Universala Kongreso de Esperanto en Argentino kaj por la bonfarto de UEA kaj de AEL. Ni devas kreski kaj plibonigi nian agadon. Tamen ne nur laboru dum la kongreso, ankaŭ ĝuu ĝin kaj kaptu la okazon por paroli kun malnovaj amikoj kaj konatiĝi kun novaj.

Amike salutas
Martin Schäffer
Ĝenerala Sekretario de UEA
* * *
Mi bondeziras fruktodonan kongreson al argentinaj esperantistoj.
Giovanni Daminelli
prezidanto de IKUE
* * *
El Campinas, Brazilo, mi sendas mian saluton al la partoprenantoj. Sukcesan renkontiĝon!. Mi jam aĉetis mian vojaĝbileton por la v. UK! Kaj daũras instrui en univesitata oficiala kurso: http://www.ifi.unicamp.br/~lunazzi/AM047A.htm

Jozefo

--
José J. Lunazzi
* * *
Kara D-rino Patricia Prat
El Kalifornio, Usono, mi salutas kaj la organizantojn, kaj la
partoprenantojn, kaj la bondezirantojn de la 2013 Argentina
Kongreso de Esperanto.
Mi bedaŭras ke mi ne povas partopreni ĉi tiun kongreson.
Ekde la jaro 1959 mi partoprenis kelkajn Argentinajn Esperantajn
Kongresojn, kelkfoje en Rosario, ankaŭ en Presidencia Roque
Saenz Peña, kaj Bariloche. Mi esperas partopreni la UK-on 2014.
Mi invitas vin rigardi mian novan retpaĝon en la hispana,
esperanta kaj angla: (Bonvolu vidi la 10 fotojn en ĉi tiu paĝo)
   20 Razones para aprender y usar Esperanto
   20 Kialoj por lerni kaj uzi Esperanton

Bondeziras vin
Enrique

* * *
Francisco Luis Veuthey • Mi estus tre dezirinta partopreni tiun cxi argentinan kongreson kaj pro la evento mem kaj pro la loko gxin gastigonta, Carlos Paz. Tiu urbo, kune kun Cosquín, restas forte gravurita en miaj menso kaj koro cxar kiel infano kaj adoleskulo mi pasigadis tie miajn feriojn. Kordobo odoras je sanigaj herboj montaraj, je fresxaj rojoj en kiuj facilas vidi mil fisxetojn, je sablo cxiam pura kaj je naturo belega! Mi gardas ankau belajn memorojn de la Unua Somera Tendumado, kiu tie okazis iam fine de la '80-aj jaroj. Cxial do mi salutas kaj la kongresanojn kaj la lokon mem, la amatan Kordobo. Havu tre belajn tagojn, multe diskutu cele al cxia iniciatemo por la 99-a Universala Kongreso —ekzemple, per kio vi povus pozitive surprizi la kongresanaron? El tiuj cxi autunaj tagoj nederlandaj, el la alia flanko de la Tero, mi sendas fortan cxirkaubrakon al cxiu el vi!

* * *
Jaela -• salutojn karaj geamikoj el Israelo.... bondeziroj al cxiuj argentonoj esperantistoj, mi esperas vidi vin dum la 99-uk en bonearo - Yael Shelach.
* * * 
Renato Corsetti • Salutojn kaj bondezirojn al la argrentinaj esperantistoj! Nun estas via momento! Amike, Renato Corsetti

* * * 
Con mis mejores deseos de exito en nombre de
INES BEAUMONT y  ROBERTO SARTOR
y los KASHSITAJ ESPERANTISTOJ de Mendoza
Y nos envian glicinas desde su hogar en Mendoza: 


* * * 
Karaj partoprenantoj



Sukceson en via kongresa laboro kaj pli generale en la disvastigo de Esperanto en via mondoparto

deziras la franca Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono. 

Nia retejo estas  gresilllon.org     Bert Schumann, sekretario



M.C.E

Grésillon – Saint Martin d'Arcé– 49150 Baugé en Anjou – France
 Téléphone : 02 41 89 10 34 
 Courriel : kastelo@gresillon.org
 Site : gresillon.org   SIREN : 522 621 556
* * * 
Luciano Doti Mi deziras ke vi havu bonan kongreson.

* * * 
Klaus-Peter Bibiko Ĉion bonan kaj multan sukceson! Antaŭ ĉio mi deziras bonajn kaj fruktodonontajn konversaciojn kaj diskutojn ... Multajn salutojn el Germanujo

* * * 

No hay comentarios:

Publicar un comentario