Konkludoj de la 55ª Argentina Kongreso de Esperanto (Dokumento)

Villa Carlos Paz - Provinco Córdoba, 14-an de oktobro 2013

Konkludoj kaj deklaro de partoprenantoj de la  55ª Argentina Kongreso de Esperanto


Ĉar

- nia lando estas -longece- je ĉiu direkto, tre vasta.
- translokiĝo estas malfacila afero por samideanoj loĝantaj malproksime de la kongresejo.
- vojaĝi de unu punkto al alia fariĝas tro multekosta vojaĝo.
- la ekonomia situacio de nia loĝantaro ne bonas por ĉiuj.
- ne ĉiuj povos pagi aliĝkotizon por partopreni la UK-on
- la plej granda partopreno de argentinanoj permesos al UEA vendi servojn al ili kaj plialtigi ĝian membraron.
- argentinanoj perlaboras kaj enspezas malaltan salajron. La plimulto malpli ol 500 euroj.

Gravas

- perfektigi daŭre kaj konstante nian grupan agadon, per oftaj renkontiĝoj kaj interretaj rimedoj.
- plialtigi nombron da membroj per varbado.
- profiti okazon de UK2014 por plifortigi lokan movadon.
- permesi ke ĉiu ajn argentina samideano, sendepende loĝ-urbo kaj riĉeco povu partopreni la UK-on 2014

La kongresanoj deklaras

Sugesti al UEA

- malaltigi la kotizon de aliĝo al la Universala Kongreso 2014 en Bonaero.
  Oni sugestas pagi la saman kotizon sed en argentinaj pesoj. Anstataŭ postuli pago de 135 / 205 euroj oni sugestas postuli pago de 135 / 205 argentinaj pesoj. Ĉi tio jam okazis en aliaj kongresoj (Kubo kaj Vietnamio) per du malsimilaj aliĝiloj.

- Helpi ankaŭ al argentinanoj por atingi sufiĉajn rabatojn en vojaĝkostoj, se okaze UEA povas havi specialan aranĝon de la kongresa flug-kompanio.

- Se ne eblas specialan aranĝon de la kongresa flug-kompanio ni sugestas al UEA permesi al ni pritrakti rabatojn kaj pli adekvatajn tarifojn en aliaj fervojaj, busaj kaj flug-kompanioj,  el Argentino, per interŝanĝo de reklamoj antaŭ, dum kaj post la kongreso, laŭ interkonsento kun tiuj kompanioj.

* * *
Klarigo: AEL sendos ĉi tiun rezolucion al UEA retmesaĝe kaj per poŝto.

No hay comentarios:

Publicar un comentario