Atelieroj: grupaj konkludoj

Ateliero de debato de ateliero por analizi la nuntempan situacion de la Argentina Esperanto-movado.

La celo de ĉi tiu Ateliero estas scii kia estas nia movada situacio kaj malkovri niajn kapablojn por solvi tion kion ne bone funkcias. 

Komence de la  Ateliero, la ĉeestintoj kreis tri grupojn. En ili, la debato estis intense interesa kaj riĉiga. Dum la debatoj oni konkludas ke ekzistas gravegaj problemoj en la komunikado de nia movado. Tio  estas rezulto de la manko de kriterioj por ordigi la informon de ĉiu E-grupo en nia lando. La komuna agado estas la solvo. Efika uzado de novaj teknologioj por komuna agado necesas, kaj plenumas la senton de malentuziasmiĝo en kelkaj regionoj kie estas izolaj esperantistoj.

Alia temo estas la kono  de la lingvo Esperanto kaj daŭra lernado inter la baznivelaj kaj meznivelaj esperantistoj. Estas eternaj komencantoj. La komuna agado de niaj instruistoj kaj instruantoj en la lando pere de la Argentina Esperanto-Lernejo, signifas pliriĉigon de instruado kaj lernado de la lingvo. Ekzistas interesa biblioteko en la Esperanto Asocio de Bonaero kiu eblas konservi grandan kvanton de instruadmaterialo distribuinda al la ceteraj novaj esperantogrupoj.

La historio de Esperanto en nia lando estas afero kiu peras la generacian transdonon. La junularo ricevas sperton de la malnovaj esperantistoj: instruado, disvastigo, eblo aktive partopreni en instituciaj instancoj, eblo renovigi la bildon de Esperanto, lingvo adaptinda en la nuntempa epoko.

Fakaj asocioj estis menciitaj dum la ateliero. La tutmondiĝo postulas avantajxojn. Nia lingvo estas propono por fariĝi ekzemple: komerca lingvo. La kultura nivelo de la membroj de la Argentina Esperanto-movado estas tre alta. Iu ajn temo povas esti disvolviĝinda pere de Esperanto.

Fine, la informo pri Esperanto al la ĝenerala publiko estas alia temo. La antaŭjuĝoj en la argentina socio signifas ke la agado de disvastigo de la lingvo bezonas moderniĝi profitante la aktualan teknologion.

1 comentario:

  1. Mi legis la tutan raporton pri nia 55-a AKE, kaj kiel maljuna veterana esperantisto, mi gratulas partoprenintojn kaj novan estraron de AEL, kaj ĉefe tre dankas al Patricia Prat pro ŝia sindonema kaj sukcesa agado en la organizado de la Kongreso. Sendube ni ankaŭ sukcesos je la 99-aŬK-2014.- El Mendoza salutas Ro.Sartoro - esperantorondo.blogspot.com - mendozaesperantorondo.blohspot.com

    ResponderEliminar