viernes, 18 de octubre de 2013

Antaŭ ol komenti pri la malfermo de la kongreso ni devas mencii magistran fulman kurson -malfermita al la komunumo- de Alcides Wentinck kaj gvidita en la vespero de la antaŭa tago, kies enhavo estis ne nur amuza sed samtempe vere profitodona por la ĉeestantoj.  


La 12-an de oktobro 2013 je la 10:00a horo malfermiĝis la 55a Argentina Kongreso de Esperanto

La kongreso, kies temo "Insuloj sen izoliĝo" allogis samideanojn el naŭ provincoj el Argentino, okazis en la salono Antonio Font, ĉe Parko-bieno "Estancia La Quinta", ĉirkaŭita de arboj kaj floroj,   estis loke organizita de Patricia Prat kaj ricevis fortan apogon de la komunumo de Karlo Paco, en la  provinco Kordobo.
Ĉeestis la salonon, la kunordigantino de Historia Havaĵo d-rino Alejandra Lega (Municipo), la direktorino de Fizika Media Planado:  ark. Liliana Bina(Municipo) kaj la kunordigantino de Media Klasejo, d-ino Marcela Fernández (Municipo).

Enkondukis la malfermon, Carlos Dalponte -konata parolisto de la urbo-. Li prezentis al la Sekretario de Argentina Esperanto Ligo, s-ro Jorge Enrique Cabrera, kiu parolis al la ĉeestantoj pri ĝeneralaj aspektoj de Esperanto. Je sia vico, parolis Patricia Prat, kies omaĝo al kordobaj esperantistoj estis intensa kaj kortuŝa momento por ĉiuj. Alvenis el Kordoba Esperanto-Asocio, Antonio Rampulla kaj d-ro Gustavo Alvarez Reyna kaj edzino. Genepoj de Juan Rodeiro: s-ino Susana Mercado Rodeiro, d-rino Maria Elena Mercado Rodeiro kaj ark. Carlos Rodeiro. Familianoj de la d-ro Casartelli: Graciela Casartelli kaj filo. Familianoj de Jose Prat: s-rino Alicia Prat, s-rino Ana Maria Prat, s-ro. Ruben Prat, Patricia del Carmen Prat, s-rino  Camila Prat Pizetta (pranepino). Familiano de la d-ro Abbruzzese: lia filo d-ro Franco Abbruzzese.

Malfermita la 55-a Argentina Kongreso de Esperanto, jen la momento de koktelo! respondeco de Mario Arce (profesia koktelisto)  kiu disdonis al ĉiuj siajn koktelojn, tre bongustajn fruktosukojn, al kiuj ne mankis alkoholaĵoj laŭ deziro de la feliĉaj gustumantoj.

Post paŭzo por tagmanĝi, la kongreso komenciĝis.

La unua ateliero alfrontigis la kongresanojn al la analizo de nia reala situacio -kiel Esperanta movado en Argentino-, ni devis pensi, mediti, pridiskuti pri niaj fortecoj, malfortecoj, avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
Detaloj de nia prilaborado oni povos legi en aparta kadro de ĉi tiu blogo.

Je la 17-a horo la salono pleniĝis je infanoj, junuloj kaj familianoj, anhelantaj ricevi premion kiel gajnintoj de la Konkurso "Arboj de Karlo Paco, arboj de la mondo". La juĝantaro pri la ricevitaj verkoj estis integrita de Mag-ino Patricia Di Falco, Prof-inoj pri arto: Mag-ino Fabiana Canale kaj Prof-ino. Mercedes Molina. Disdoniĝis entute 23 premiojn.
La decido estis tre malfacila ĉar oni devis elekti inter 400 junajn partoprenantojn!

Ankaŭ ni ricevis desegnaĵojn -la temo: Arboj de la Mondo- el Litovio, Svedio kaj Kroatio, kiel apogo al nia evento. AEL decidis premii al ĉiuj!

Je la 18-a horo Mag. Fernando Evangelisti parolis (hispane) saĝe al ni pri "Valoroj por pli bona homeco" kaj s-ino Stephanie Cabovianco prelegis (esperante) pri interesiga temo: Renovigebla energio por daŭripova disvolviĝo.

Je la fermo de la tago, "Penke Pereyra" donis al ni belan donacon, sian voĉon kaj sian arton. Li kantis -per sia gitaro kaj bela voĉo- folklorajn kanzonojn, kiuj motivigis la fervorajn aplaudojn de la aŭdantaro.
Nokte ni renkontiĝis en la salonego de la Hotelo El Maestro. La celo: manĝi picon kaj ludi faman kartludon: La Mafio.

Dimanĉe je la 9a horo estis la horo por komenci la Asembleo de AEL, grava kunveno ĉar ni devis decidi plurajn aferojn, koncerne al nia funkciado kaj estonto. Ankaŭ okazis renovigo de aŭtoritatoj. Detaloj oni povas legi en aparta kadro.

La Asembleo, daŭris pli ol atendite, eĉ ni ne povis ĝui la projektitan promenadon tra la parko "La Quinta".
Tagmeze kaj post la Asembleo de AEL, ni ĝuis la agrablan etoson, trinkis kaj manĝis.

La dua ateliero reprenis la konsiderojn de la antaŭa kaj celis prilabori konkludojn.

Sekvis gravaj prelegoj dum la vespero:
Legado kaj verkado -Mag Carlos Stacul el Roque S Peña- (esperante)
La intenco en ĉiu komunikado -Mag-ino Carina Julián el Kordobo, kiu brile prelegis pri tiu temo- (hispane)
Esperanto en akvoterma urbo -s-ro Rubén Diaconu el Roque S Peña- (esperante)
UEA, Strukturo kaj Organizo -Rubén Sánchez el Neŭkeno- (esperante)

Poste ni ĝuis tre agrablan kamaradecan vespermanĝon en la Restoracio "Chaplin" kaj belegan noktan promenadon tra la stratoj de Karlo Paco, trairante la imponan ponton (Ponto "Uruguay") ĝis la famega horloĝo "Cu-cú".

Lunde prelegis (esperante) s-ro Alfredo Valle el Bonaero -Ĉu komparado kaj konkurenco aŭ komuna agado?-, estis tago de konkludoj kaj grava laboro por nia movado. Ni starigis deklaron kaj sugestojn rilate al plibonigo de nia movado kaj al atingo de la plej granda disvastigo de Esperanto en la lando, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto 2014 en Bonaero.

Fine kaj antaŭ la adiaŭo, la disdono de Atestiloj por prelegantoj kaj ĉeestantoj, kaj de donacoj al Patricia Prat kaj estraranoj, nome de AEL, SEK kaj Dante Diaz.

Oni devas mencii ion speciale: en ĉiu momento ni ĝuis la helpeman ĉeeston de Magistro Javier Medina Gandía, produktanto de "Producciones de Punta" kaj lia radia teamo: s-ino Carolina Truccone, s-ino Inés Martinez, i.a. kaj ni ne mensogus dirante ke se ni ne havintus lian helpon, nia kongreso ne estintus tiom brila.

Kompreneble...la plej meritata laŭdo estas por Patricia Prat, loka organizanto de la Kongreso, organizis plene, faris ĉion por ricevi kaj akompani nin en ĉiu momento, partopreni aktive kaj sentigi al ni Karlo Paco-n kiel en nia propra hejmo.